Nun, dum tie vi restadas, Cynthia, en banlok' de Baiae, kie vojo de Heraklo kuŝas sur la bordo de mar', kaj jen pri milformaj ondoj de l' Protea regno vi miras, jen, ĉe l' fama promontoro de Misen', pri la marspegul', ĉu vi pensas min ankoraŭ? Ho, ĉu la noktojn vi memoras? ĉu do en animo via restis loko por mia am', aŭ jam mi ne scias kiu fremda viro per ard' mensoga eble el amkantoj miaj, Cynthia, vin ŝiregis for? Mi preferus ja, se vin nun helpe de paro de remiloj sur la akvo de Lukrina lago portus eta boat', aŭ sub kaŝ' de fora golfo, en la milda akvo de Teuthras, tranĉus vi facilajn ondojn naĝe per alternanta brak', ol ke l' tempon vi pasigas per aŭskulto de flataj flustroj mole ripozante en la sablo sur eleganta plaĝ'. Ja kutime, ke sen gardo la knabino falema stumblas, kaj, perfida, pri l' komunaj ĵuroj ŝi ne memoras plu. Senriproĉa estas via famo, bone mi tion scias, tamen, ĉi-koncerne timas eĉ de eta ombro la am'. Min pardonu do, se al vi mia letero per ĉi vestoj kaŭzis iom da aflikto: en tio kulpas mia tim'. Ĉar al mi pli kara ol vi eĉ patrino mia ne estas, kaj sen vi ne estus al mi plu dezirinda mia viv'. Nur vi estas mia hejmo, nur vi sola gepatroj miaj, vi en ĉiuj tempoj estas, Cynthia, mia tuta ĝoj'. Se mi venas tristmiene aŭ serene al la amikoj, je l' demando: "Kio do?" mi diras: "Cynthia, jen la kaŭz'." Do nur kiel eble baldaŭ lasu for la koruptan Baiae, amon de tre multaj rompis jam tiu plaĝo per disiĝ', tiu plaĝo malamika al la honoro de l' knabinoj. Ha, pereu, Baiae-akvoj, krima lok', murdanto de am'! |